Wang Bohua:konservu la sekuran funkciadon de fervojo dum 23 jaroj

Qiujieming Publikigita: 2021-05-31 11:05:59
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Nanning-Kunming-a Fervojo estas grava ĉefa fervoja linio en sudokcidenta Ĉinio, kaj Wang Bohua estis la unua aro de prizorgaj laboristoj en ĉi tiu linio. La metilernantoj diris, ke li havas "magian" kapablon " distingi la paneojn per sono-aŭskulto kaj trako-ekzameno" Laŭ la teknikaj reguloj pri fervojlinia prizorgado, trakaj kontroloj ĝenerale postulas mezuron en ĉiuj tri metroj. Por ne maltrafi blindajn punktojn, Wang Bohua formulis "regulon" super la norma regulo kaj mezuras ĉiujn metrojn. Ĉi tio signifas, ke Wang Bohua devas genui sur la trakoj almenaŭ 100 fojojn kaj fleksiĝi pli ol 1 000 fojojn por ĉiu kilometro de la linio. "Ni estas kvazaŭ kuracistoj. Kiam la trako estas malsana aŭ damaĝita, ni devas atenteme kuraci kaj prizorgi ĝin." Dum pli ol 20 jaroj, Wang Bohua gvidante la teamon renovigis pli ol 3 000 kilometrojn de la linio. Ili multe laboris por sekura funkciado de ĉi tiu trafika arterio.


Dividu