Xuan Ran malfermis “animan pordon” de maljunaj demenculoj per rideto kaj varma koro

Ĝoja Publikigita: 2021-06-01 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Diplomiĝinte en universitato, Xuan Ran komencis servi kiel sociala laboranto, kaj ĝis nun ŝi jam laboras pli ol dek jarojn. Inter tiuj, kiuj ricevis ŝian servon, plej multaj estas maljunaj demenculoj. Post Multaj jaroj Xuan trovis maturan programon, danke al kiu maljunuloj konscie atentas preventon kaj trejnon kontraŭ demenco, kaj danke al terapio de muziko, arto kaj aliaj nemedicinaj metodoj maljunuloj de meznivela demenco ricevis ĝojigan ŝanĝon.

Iu maljunulo ne kapablis komplete diri frazon, sed sub klopodoj de Xuan, unu jaron poste li povis memori nomojn de laborantoj. Iu avo perdis la parolkapablon, ne reagis al homoj, kiuj salutis ŝin, kaj nur unu mano povas iomete movi. Fine de iu aktivado ŝi forte tiris Xuan kaj inklinigis sian frunton al la ŝia, kaj tiamaniere ili longtempe brakumis.

"Iuj maljunuloj de meznivela demenco havas penon nur konscian sed ne emocian. Ili probable kapablas nek paroli nek ridi, tamen ili povas senti varmon el aliaj homoj.”


Dividu