Zhang Bichao estas preta ĉiam laŭtempe respondi telefonan alvokon

Ĝoja Publikigita: 2021-06-08 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

De 1990 Zhang Bichao laboris por elektroprovizado de la vilaĝo en la provinco Jiangsu. Tie plejpartaj junuloj laboras en aliaj lokoj kaj restas multaj maljunuloj, inkluzive de multaj analfabetoj. Fine de ekzameno pri elektro Zhang ĉiam sciigis maljunulojn pri siaj telefonaj numeroj por faciligi la kontakton kun li pri elektraj demandoj. Sed kiam fuŝis elektro, ili ankaŭ ne sciis kiamaniere alvoki lin. En 2016 Zhang metis sian numeron en ilian adresaron ĉe la numero "1" kiel urĝan kontaktanton. Krom prielektraj demandoj Zhang helpas ilin ankaŭ por solvi malfacilojn en vivo. Julie de 2019 maljunulo Zhang Guideng subite sentis malkomforta, kaj haste li kunmetis la numeron 1. 20 minutojn poste Zhang Bichou jam sendis lin al la hospitalo kaj savis lin el danĝero. Pro tio ĉiuj maljunuloj en la vilaĝo scias alvoki Zhang per telefona numero 1, li povas helpi ilin en ĉiuj aferoj de la hejmo.


Dividu