Ma Gawen: plantado de legomojn por liberigi vilaĝanojn el malriĉeco

Qiujieming Publikigita: 2021-06-10 09:43:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En 2012, Ma Gawen, kiu okupiĝis pri legomovendo ekstere, decidis reveni al sia hejmo Qinghai-provinco por planti legomojn. En la unuaj kelkaj jaroj, pro manko de teknologio kaj sperto, li perdis multajn monojn, sed li ne retiriĝis. Li diligente lernis, konstante amasigis spertojn kaj komprenis la merkaton.

Post 2018, kiam li komencis gajni profitojn, Ma Gawen establis profesian plantan kooperativon por doni prioritaton al transdono de tero de malriĉuloj kaj liveri laborojn al ili. Sub lia gvidado, la plantado de legomoj en la urbeto Xinjie atingis 400 hektarojn en 2021. Krome, li ankaŭ provizas servojn de agrikultura produkta tutelo, kio solvas la problemon de grandskala plantado kaj donas laborŝancojn al junuloj en la vilaĝo. Ma Gawen ankaŭ resumis sian sperton pri plantado de legomoj tra la jaroj, kompilis manlibron kaj disdonis ĝin senpage al plantistoj de la urbeto.


Dividu