Nima Qudan: anĝelo sur la poŝtvojo

Qiujieming Publikigita: 2021-06-14 08:52:50
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn


Estas parto de poŝtvojo, sur kiu la poŝtaĵo nur povas esti transportita per ĉevalo, en la gubernio Chayu, urbo Nyingchi, Tibeto. La unudirekta vojo estas 280 kilometroj, kaj kostas kelkajn tagojn al pasaĝeroj. Survoje estas alta monto kun temperaturo minimuma de -26 ℃ kaj la valo kun la temperaturo super 30℃. Tagon post tago, tibeta poŝtisto Nima Qudan sendis poŝton al loĝantoj en pli ol 1 600 kvadrataj kilometroj sur ĉi tiu poŝtvojo.

Iun tagon en la somero de 2007, kiam Nima Qudan subite renkontis roko-falojn trapasante la kanjonon. Lia ĉevalo estis timigita kaj li falis el la dorso de sia ĉevalo. Leteroj estis disĵetitaj sur la teron eble ankaŭ falos en la rivero. Nima Qudan retenis la doloron de sia brako kaj forte kaptis la poŝton. “Tiu fojo estis la plej timinda. Feliĉe, la poŝto ne perdiĝis kaj estis transdonita al la vilaĝanoj ĝustatempe.” La filino de la avino Mugui foriris por laboro kaj ne sendis mesaĝon longtempe. La malnova patrino ofte ploris pro forta sopiro al sia filino. Iutage Nima Qudan sendis iun pakaĵon kaj leteron al la patrino. Malferminte la pakaĵon, la patrino trovis, ke ĝi ĝuste venas el sia filino. Tenante la leteron ŝi emociie ploris. Nima Qudan diris: "Mi ŝatas ĉi tiun laboron. La pakaĵo, kiun mi liveras, eble ŝanĝos la destinon de familio."


Dividu