“Amokuirejo” transsendis la guston de familio

Ĝoja Publikigita: 2021-06-15 07:51:52
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

"Amokuirejo" situas en strateto ĉe Jiangxi-a Kancera Hospitalo, kie troviĝas abundaj spicaĵoj kaj kuiriloj por familianoj de kanceruloj. En la lastaj 18 jaroj familianoj de pli ol 200 mil kanceruloj kun propraj materialoj produktis guston de la hejmo por amatoj. La amokuirejon gardas la proksimume 70-aĝa geedzo Wan Zuocheng kaj Xiong Gengxian.

Antaŭe la geedzo vendis mantenmanĝaĵojn. En 2003 paro da juna geedzo petis kuirilojn de ili por produkti manĝaĵon al sia kancera knabo. Ol frandaĵo el la hejmo neniu pli bone konsolas pacientojn. Tial la geedzo Wan senhazite konsentis. Aŭdinte tion familianoj de aliaj kanceruloj venis kaj petis ilin. Komence estis ĉirkaŭ 50 personoj, poste centoj da personoj venis. Por ke ili ĝustatempe kuiru, la geedzo Wan aĉetis pli ol dek kuirpotojn kaj nur ricevis etan monon de petantoj.


Dividu