Inventa revo de studento paralizita en cerbo

Ĝoja Publikigita: 2021-06-15 07:51:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

De lastaj tagoj fininte lecionojn studento Liu Xin sin ĵetis en plibonigo de "rulseĝo aŭtomate surrampi ŝtuparon". Kiam Liu naskiĝis, kuracistoj diagnozis paralizon en cerbo kaj timis, ke en sia plenaĝo li ne kapablos regi siajn manojn, malfacile parolos kaj ne povos stari…tamen Liu ne subiĝis al la sorto kaj de la mezlerneja periodo li sin ekzercis kun celo.

Poste li ne nur sendepende piediris, biciklis, sed ankaŭ sukcesis en ekzameno por eniri universitaton… venkinte malfacilojn unu post unu li ĵetis rigardon al aliaj personoj, kiuj bezonas helpon.

Ne estas facile uzata rulseĝo aŭtomate surrampi ŝtuparon sendepende esplorita kaj produktita de Ĉinio, sed importita produkto kostas multe, tial Liu decidis mem venti iun rulseĝon bonkvalitan sed malmultekostan. "Mi esperas venti iun bonkvalitan kaj malmultkostan rulseĝon automate surrampi ŝtuparon por helpi pli da homoj." Tion Liu eksplikis. Nun Liu kaj samlernejanoj komencis studi la tria-generacian rulseĝon. Lastjare li gajnis la unuan premion en tutlanda konkurso de studentoj pri mekanika desegno kaj gajnis ŝtatan inventan patenton. "Se iutage ni produktos kaj reklamos la rulseĝon, kaj ĝi donos favoron al homoj, kiuj ne kapablas piediri, do realiĝos mia valoro," diris Liu.


Dividu