Xi Jinping alvokis tiri forton el KPĈ-historio por modernigi Ĉinion

Jianping Publikigita: 2021-06-20 15:11:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), alvokis ĉiujn membrojn de la KPĈ tiri forton el la historio de la partio kaj strebi por la modernigo de Ĉinio kaj rejuniĝo de la ĉina nacio.

Xi faris la rimarkojn vendrede dum vizito al ekspozicio pri la historio de la KPĈ en Pekino. La vizito okazis malpli ol du semajnojn antaŭ la cent-jara jubileo de la KPĈ en la 1-a de julio.

Kun la temo “resti fidela al nia originala aspiro kaj misio”, la ekspozicio celas sendi mesaĝon al la 90 milionoj da membroj de la partio, ke la originala aspiro kaj misio de la partio estas serĉi feliĉon por la ĉina popolo kaj realigi rejuniĝon de la ĉina nacio.

Dividu