Veterano gardas metion de tibeta tapiŝotekso

Ĝoja Publikigita: 2021-06-22 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Yang Yongliang aĝas 59 jarojn. En sia ok-aĝo li lernis el patro metion de tibeta tekso de tapiŝo. Post pli ol 50-jara praktikado nun li estas nacia heredanto de nemateriala kultura heredaĵo kaj dediĉis sin al transdono de la metio de generacio al generacio.

Laŭ Yang la tekso de tapiŝo ne nur estas la dumviva afero, sed ankaŭ enhavas entuziasmon kaj emocion de kelkaj generacioj. Antaŭ kvardek jaroj en la vilaĝo Jiaya de provinco Qinghai, kie loĝas Yang, pli ol 90% de vilaĝanoj havis teksilojn hejme, kaj ĉiunokte en la vilaĝo ĉie videblis sono de funkciantaj teksiloj. Sed kaŭze de rapida disvolviĝo de maŝina teksa tekniko, pli kaj pli da vilaĝanoj ne faris tekson plu kaj la antikva metio alfrontis riskon de perdo. Tio pli forte firmigis la decidemon de Yang gardi kaj transdoni la metion. Li diris, "Ni devas savi nian naciecan tradician kulturon. Nun mi instruas lernantojn kaj transdonas al ili la metion. Mi esperas, ke la metio povos esti heredata de generacio al generacio."


Dividu