Li Weidong gardas Ochotona iliensis dekojn da jaroj

Ĝoja Publikigita: 2021-06-22 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Li Weidong aĝas 66 jarojn, li trovis kaj nomis unu mortontan specion de leporuloj Ochotona iliensis. En la lastaj pli ol 30 jaroj li tra la regiono Tianshan, serĉis ripozejojn de Ochotona iliensis kaj senlace klopodis por savi la apenaŭ mortontan populacion.

Komence Li Weidong laboris pri preventado de epidemioj. En 1983 kiam li faris esploron en klifo alta je 3 000 metroj, hazarde li trovis grizbrunan animalon kun rondaj oreloj kiel kaj rato kaj leporo. Senteme li konsciis, ke ĝi probable estis specio ankoraŭ ne trovita antaŭe. En 1986 lia trovo estis determinita de sciencaj rondoj kaj li nomis ĝin Ochotona iliensis. Nun la nombro de tiu ĉi specio estas malpli ol mil.

Post trovo de Ochotona iliensis Li sin ĵetis al protektado de sovaĝaj animaloj. Danke al memlernado li regis fakajn sciojn kaj fariĝis fakulo. Li diris, "kiam malaperos mortontaj specioj unu post alia, nia ekologia sistemo proksimiĝos al ruiniĝo. Protektado de Ochotona iliensis ĝuste gardas nian komunan ekologian medion."


Dividu