Doktorino Yuan Ting sin dediĉis al reproduktado, protektado kaj savado de fiŝoj

Ĝoja Publikigita: 2021-06-29 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

30-jaraĝa doktorino Yuan Ting, fininte sian lernadon en universitato, komencis sin dediĉi al reproduktado, protektado kaj savado de fiŝaj specioj apartaj, sovaĝaj, raraj kaj mortontaj en la baseno de Zhujiang-rivero.

Antaŭ nelonge Yuan kaj ŝiaj kolegoj enĵetis en riveron 100 mil alvusojn de megalobrama terminalis, specio de magalobramo, kaj squaliobarbus curriculus, specio de truto, kiuj havas gravan valoron de ekonomio kaj scienc-esploro en la baseno de Zhujiang-rivero.

En ĉinaj antikvaj poemoj Yuan legis tiun ĉi vivan scenon, ke fiŝamaso gaje naĝis en akvo. Ŝi esperis, "la bela ekologia sceno pli bone montriĝos en riveroj ĉe ni, kio estas la movforto de mia persistado."


Dividu