Zhang Ruyi, mirakla kuracisto pri lokomotivo

Publikigita: 2021-06-30 10:41:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Provo kaj reguligo estas la fina ekzameno de lokomotivoj antaŭ elliveriĝo. Unu lokomotivo konsistas el dekmiloj da pecoj kaj dratoj de dekmil metroj. Laboristo Zhang Ruyi respondecas pri eltrovo de mankoj, kiuj eble kaŭzos paneon dum funkciado de lokomotivo. Krome li ekspluatis softvaron por ekzameni tension kaj kurenton de la reto, kiu grandskale altigis efikecon de la ekzameno. Zhang partoprenis en provo kaj reguligo de unuaj lokomotivaj modeloj de Hexie kaj Fuxing. La trajnoj ne nur kuras sur la altrapida fervojo de Ĉinio, sed ankaŭ estis eksportitaj al 18 landoj kaj regionoj.


Dividu