Lastatempe en bazaro en urbo Zhengzhou de la ĉina meza provinco Henan, simula "arkeologia laborejo" altiris multajn lokanojn por "elfosi trezoron". La "laborejo" estas konstruita de la Henan-a Muzeo, kiu celas vulgarigi arkeologiajn sciojn al la publiko kaj esperas, ke popolamasoj profundigos sian konon pri tradicia kulturo dum "elfosado".