Bruna de Paula: Ne estu malinda je ĉiuj klopodoj

Henggang Publikigita: 2021-07-30 10:03:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Bruna de Paula fariĝos unu el la ŝlosilaj membroj de la brazila virina teamo de libera ĵeto en Tokiaj Olimpikoj. Kompare kun aliaj samaĝuloj, ŝi spertis ne tiel feliĉan infanecon. Ŝi naskiĝis en la interna regiono de la lando, kaj en sia infaneco ŝi ofte helpis sian patrinon ŝirkolekti kafgrajnojn. La patrino nur havis malmulte da enspezo kaj eĉ ne havis sufiĉan monon por ŝiaj sportŝuoj. Por akiri pli multe da mono, Paula iam vendis suĉglaciaĵojn sur strato kaj faris multajn taglaborojn.

La sorto ŝanĝiĝis sur la sportejo – Ŝia sporta instruisto trovis, ke la fraŭlino havis sveltan korpon kaj viglmovan kapablon kaj estis pli multe alta ol samaĝuloj. Ŝi fariĝos eminenta sportisto de libera ĵeto sub bona trejnado.

Paula forestis de sia naskiĝloko kaj komencis la sportan karieron en la 14a jariĝo. Sub akumiliĝo de spertoj en diversaj konkursoj, ŝi elmontris brilan talenton kaj fariĝis elstara sportisto de libera ĵeto. En 2015 ŝi estis elektita kiel plej juna membro de la nacia teamo kaj partoprenis en la Monda Ĉampineco en Danio. En la sekva jaro, ŝi prezentis sian kapablon en la olimpioj, okazigitajn en sia patrolando. Post tio ŝi daŭrigis sian karieron en Francio kaj fariĝis stelo en la franca Federacio pri Libera Ĵeto. Antaŭ eksplodo de la pandemio, Paula okupis la duan lokon en la listo pri gol-ĵetpafistoj de la organizo.

Dividu