Ĝis finalo en la 8-a de aŭgusto!

Ĝoja Publikigita: 2021-08-03 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Zhu Ting, ĉefo de ĉina virina flugpilka teamo kun alto je preskaŭ 2 metroj, servis kiel flagportanto de la ĉina delegacio en la inaŭguro de la Tokiaj Olimpikoj.

Zhu naskiĝis en kamparo en la ĉina provinco Henan en 1994. Kun talento ŝi sin ekzercis diligente, tial rapide montriĝis elstare. Ŝi estis oficiale elektita kiel membro de la ĉina landa teamo, gvidata de Lang Ping, en 2013. Sub gvidado de la instruisto, ŝi plenigis siajn mankojn, aldonis avantaĝojn kaj laŭgrade kreskis kiel ĉiuflanka atakanto.

En la ok matĉoj de la Olimpikoj en Rio-de-Ĵanejro antaŭ 8 jaroj, Zhu sume akiris 179 poentojn, kio multe helpis la ĉinan virinan flugpilkan teamon por la finala venko, kaj ŝi estis elektita kiel la plej valora ludanto en la Olimpikoj en Rio-de-Ĵanejro. Cetere Zhu helpis al la ĉina virina teamo gajni ĉampionecon ankaŭ en la matĉoj de la Monda Virina Pokalo respektive en 2015 kaj en 2019, en la du matĉoj ricevis la titolon "plej valora ludanto", kaj fariĝis la unua ludanto, kiu kontinue akiris la titolon en la monda virina flugpilka historio en sinsekvaj du jaroj.

Pro la pandemio, estis prokrastita la Tokiaj Olimpikoj, kio plilongigis la preparadon de la ĉinaj virinaj ludantoj unu jaron. Zhu kaj ŝia teamo altigis la kapablon sub premo pere de ferma ekzercado pli densa, pli celita kaj pli valoromulta. Konigite, ke ŝi servos kiel la flagportanto de la ĉina delegacio en la inaŭguro de la Tokiaj Olimpikoj, Zhu telefone sciigis sian patron pri la ĝojiga informo, kaj foje kaj refoje rimarkigis lin doni atenton al la finalo de la virina flugpilka matĉo en la 8-a de aŭgusto. Tio montras la decidemon de la ĉefo de la ĉina virina flugpilka teamo por gajni ĉampionon.


Dividu