Xiezhati Huermanhali: La malfeliĉo ne revenos

Ĝoja Publikigita: 2021-08-10 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Landlima urbo Wusu distancas de Pekino je preskaŭ 3,300 kilometroj.

Ĉi tie estas senlima kampo de kotonujoj, ondiĝas tritikoj en la vento, kaj furoras biero kun la marko Dawusu, plado de fritita kaj spicita kokaĵo kaj manprenita rizo… ankaŭ videblas simplaj kaj feliĉaj ridetoj de homoj.

Enirinte en la hejmon de Xiezhati Huermanhali, kazaĥa loĝanto de la vilaĝo Huangqu de la urbo Wushu, oni tuj atentis unu grandan kunfoton de la familio.

"Ĝi estis fotita kiam la plej aĝa filino sukcesis en la ekzameno por universitato," diris 54-jara Xiezhati Huermanhali kun fiero.

Foto de la tuta familio de Xiezhati Huermanhali

Foto de la tuta familio de Xiezhati Huermanhali

La familio de Xiezhati havas 50 muojn da tero kaj pli ol 100 ŝafojn.

Ĉijare framboj estas varme bonvenigataj de konsumantoj jam en la kontinua tria jaro kaj la provizkvanto estas malpli ol la bezonata kvanto.

"Oni ankoraŭ mendis la frambojn. Fakte ili estis tre rapide disvenditaj. Sed ankoraŭ iuj aĉetantoj rekte venis sen telefona rendevuo, kaj ni petis pardonon pro manko de framboj." En 2018 la familio de Xiezhati komenis vendadon de framboj helpate de vilaĝanoj. Konsumantoj povas rekte preni frambojn kaj pluki ilin en la ĝardeno, kaj ankaŭ prifabriki ĝin kiel marmeladon, kaj la prezo estas same po-kilograma 25 juanoj.

"Ni plantis tri muojn da framboj, vendis 400 kilogramojn en la lasta jaro kaj 600 kilogramojn kurantjare. Tre rapide ni disvendis ĉion."

Malmultaj restantaj framboj

Malmultaj restantaj framboj

Malmultaj restantaj framboj

Malmultaj restantaj framboj

Vendado de framboj ĉiujare donas pli da 15 mil juanoj al la familio de Xiezhati. Sekve de plivastiĝo de la plant-areo, tiu ĉi enspezo kontinue pliiĝos.

La familio de Xiezhati plantas ankaŭ pli ol 20 muojn da tritiko kaj pli ol 20 muojn da kotonujoj. En varma somero la rikoltita tritiko plejparte estis tuj disvendita. Danke al modernaj agrikulturiloj unutage finiĝis rikolto de 7.5-tuonaj tritikoj, inter ili 6 tuonoj estis venditaj kaj la resto estos uzata de la familio mem.

La kampo post rikolto

La kampo post rikolto

La okupitaj kaj feliĉaj geedzoj

La okupitaj kaj feliĉaj geedzoj

Ŝafejo en la familio de Xiezhati

Ŝafejo en la familio de Xiezhati

"En la antaŭa malfacila tempo ni ĉiujare vendis du ŝafojn por vivteni gefilojn en lernado."

Antaŭ preskaŭ dek jaroj la familio de Xiezhati ne estis riĉa. Nun la plej aĝa filino jam estas kuracistino, edziniĝis kaj fariĝis patrino. La pli juna filino nun laboras pri urba administracio fininte lernadon en universitato kaj la plej juna filo nun lernas en universitato.

"Jam pasis penigaj tagoj kaj la nuna vivo pliboniĝas." Xiezhati gastigis gastojn per frandaĵoj faritaj de li mem. Se revenas hejmen la gefiloj, nepre okazas bankedo.

"Ni tre ĝojas pro ilia reveno. Certe ni preparas karaterizaĵojn por ili, kiel manprenita rizon kaj ĝjaŭzion, ĉinan raviolon."

Frandaĵoj por gastoj

Frandaĵoj por gastoj

Feliĉaj geedzoj

Feliĉaj geedzoj


Dividu