Usona eksperto Zachary J. Smith realigis sian scienc-teknikan revon en Ĉinio

Ĝoja Publikigita: 2021-08-24 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Hodiaŭ ni rakontas al vi pri Zachary J. Smith, usona eksperto kaj profesoro en Departemento de Precizaj Maŝinoj kaj Precizaj Instrumentoj de Universitato de Scienco kaj Teknologio de Ĉinio, kiu realigis sian scienc-teknikan revon en Ĉinio.

Smith unuafoje venis al Ĉinio en 2005, kiam li estas 25-jara.

"Tiam mi tute ne komprenis Ĉinion, ĉar en Usono miaj gepatroj havis tro malnovan impreson pri ĝi, kaj opiniis, ke tiam Ĉinio restis ankoraŭ en la stato de la 60-aj jaroj kaj 70-aj jaroj de la lasta jarcento."

Tiufoje Smith restis en Ĉinio tri semajnojn kaj vizitis multajn urbojn de Ĉinio sub gvidado de sia ĉina amikino.

"Ni vizitis la urbojn Ŝanhajon, Suzhou, Hangzhou, Guilin kaj ŝian hejmlokon Nantong. Mi opiniis, ke Ĉinio estas ĉarma, sed mi ankoraŭ ne tre konis Ĉinion. En Ŝanhajo mi vidis, ke ĉie estis bicikloj. La nuna stato probable ne estas simila. Tiam multaj ĉinoj biciklis kaj malmultaj veturigis aŭtojn. La nuna stato probable estas male."

Smith duafoje vizitis Ĉinion post 4 jaroj kaj tiam li laboris tri monatojn en ŝanhaja instituto. Tiam li havis tute novan konon pri la ĉina scienc-teknika medio.

"Antaŭ 2009 mi ne konis la ĉinan medion de scienca esploro. En Usono mi havas multajn ĉindevenajn amikojn, kiuj venis al Usono por havi pli da ŝancojn, ĉar la ĉina scienc-tekniko ne estis forta antaŭe. Sed ĉinaj sciencistoj strebis kaj serioze kaj diligente laboris, pro kio ĉinaj sciencoj rapide disvolviĝis, kio interesis min."

En 2015 Smith oficiale eklaboris en Departemento de Precizaj Maŝinoj kaj Precizaj Instrumentoj de Universitato de Scienco kaj Teknologio de Ĉinio. Li diris, ke laboro en Ĉinio estas "nepra elekto."

"Unue ĉinaj sciencoj tre rapide disvolviĝis. En 2015 la ĉina universitato varbis instruistojn. Mi kaj mia edzino faras esploron pri la sama fako. En Usono ne eblas tio, ke du profesoroj estas dungitaj de sama fako de sama departemento en sama universitato, do tiu ĉi problemo ne solviĝos en Usono. Sed la ĉina universitato donis al ni grandan subtenon kaj dungis nin ambaŭ. Tio estas la plej grava kialo."

La universitato provizis Smithla per labormedio, kiun li deziras.

"Ĉio dependas de via scienca esploro. Se vi bone faros esploron, la universitato certe apogos vin. Ĝi solvas viajn malfacilojn kaj donas la medion por via pli rapida disvolviĝo."

Lastajn jarojn Smith sentis, ke la ĉina scienc-teknologio progresas pli kaj pli rapide kaj ke la kvalito de enkondukitaj talentuloj estas pli kaj pli alta. Li ŝercis, ke se li nun petus instruadon en Universitato de Scienco kaj Teknologio de Ĉinio, li probable malsukcesos.

En sia libera tempo, Smith ŝatas bicikli en Hefei, la ĉefurbo de la ĉina meza provinco Anhui. Li trovis, ke Hefei plibeliĝas.

"Mi opiniis, ke Hefei en la tempo, kiam mi venis, ne estis tiel bela kiel nun. Tiam la aero estis ne tiel freŝa kaj troviĝis ne tiel multaj parkoj. Nun la aero pliboniĝas kaj verdejoj pliiĝas, vi povas freŝigi vin tie.”

Smith popularigas sciencajn sciojn en libera tempo.

Smith popularigas sciencajn sciojn en libera tempo.

Smith ankaŭ popularigas sciencajn sciojn en libera tempo.

"Laŭ mi, ĉinoj tre atentas edukadon, kio estas trajto de Ĉinio. Ni popularigis sciencajn sciojn por geknaboj, kaj ni sciigis ilin pri funkcia maniero de fotilo per optika imago. Ni restis nur kelkajn horojn en iu elementa lernejo, sed ni havas tiom da sentoj kaj impresoj, ke la 7-jaraĝaj kaj 8-jaraĝaj geknaboj estas aktivaj kaj sciemaj."

Smith nun ne nur povas paroli en flua ĉina lingvo, sed ankaŭ profunde komprenas "eliminon de malriĉeco" kaj "bonstatan socion kun ĉiuj aspektoj"

"Mi opinias, ke la bonstata socio estas sana socio, ekzemple homoj povas ricevi tion, kion ili bezonas, do bazaj bezonoj estas kontentigitaj. Tio estas mia kompreno. Universitato de Scienco kaj Teknologio de Ĉinio sendis instruistojn al vilaĝoj por doni al la kamparanoj helpon kaj resursojn. Ĉinio tre sisteme aranĝis ĉi tiajn helpojn, ĉiu unuo respondecas pri kelkaj kamparaj vilaĝoj. Ankaŭ tio estas la ĉina stilo, mi opinias."


Dividu