Pli ol 4 400 entreprenoj surrete partoprenos en ĈIFSK 2021

Henggang Publikigita: 2021-08-30 16:28:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina Internacia Foiro pri Servokomerco (ĈIFSK) 2021 inaŭguriĝos en la 2-a de septembro en Pekino surloke kaj virtuale. Ĝis la 29a de aŭgusto, pli ol 4 400 entreprenoj aliĝis surrete al tiu ĉi sesio, pli multe je 40% ol tiu de la pasinta sesio.

La Ministerio de Komerco diris en la pasinta semajno, ke ĉina servokomerco kreskis je 6,7% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro ĝis ĉirkaŭ 2,38 duilionoj da juanoj (ĉirkaŭ 367,97 miliardoj da usonaj dolaroj) en la unua duono de la jaro. Kompare kun la sama periodo en 2019, tamen, la servokomerco falis je 9%, dum servoeksporto supren kreskis je 20,9% kaj servoimporto malpliĝis je 25,6%.

Dividu