"Ĉinio estas mia dua hejmo" – Rakonto de rusa pianisto Svetlana Kudryavtseva

Ĝoja Publikigita: 2021-09-07 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Kun longa orhararo, bluaj okuloj, nelerta ĉin-lingva parolo kaj troigita korpa movado, rusa pianisto Svetlana Kudryavtseva donis profundan impreson al homoj. Antaŭ ol ŝi venis al Ĉinio, Kudryavtseva gajnis multajn premiojn en internaciaj pianaj konkursoj, ankaŭ vojaĝis kaj laboris en multaj landoj de Eŭropo. En 2002 Kudryavtseva venis al Ĉinio laŭ invito.

"Mi iam vizitis Brition, Germanion, Belgion, Hispanion… kaj multajn aliajn landojn, sed la plej longa labortempo maksimume estis unu kaj duona monato. Iufoje Jiang venis al Rusio kaj diris al mi, 'Mi volas inviti vin al Ĉinio.' Mi respondis, 'mi neniam vizitis Ĉinion kaj Azion.' Li diris,'Estas senprobleme, kaj vi povas akiri flugajn biletojn validajn en tri monatoj. Se Ĉinio plaĉos al vi, vi restos.' Mi diris, 'Bone, ni provos.' ”

Kudryavtseva ne povis imagi, ke danke al tiu oportuno ŝi restis en Ĉinio 19 jarojn. Tiujn jarojn ŝi faris instruadon en pekina jiangjie-piana centro. Liu Wenqian estas unu de la unuaj lernantoj de Kudryavtseva en Pekino.

"Ŝi estas tre bona instruistino, kiu enkondukis min en la pianludado, kaj pro ŝiaj klopodoj mi amas muzikon kaj pianon. Ŝi havas apartan metodon de instruado, kaj ŝi faras komparon kaj priskribon dum instruado, ekzemple ludado de piano kiel surpaŝi nubojn kaj vento blovi, kio donis al mi tre belan muzikan ĝuon el la naturo."

Kudryavtseva vidisŝanĝiĝojn okazintajn ĉe ŝi en la lastaj jaroj, kiel pli kaj pli da domegojn, oportunajn trafikojn, pli kaj pli verdigan urbon, pli kaj pli bluan ĉielon kaj pli kaj pli modajn homojn. Kompreneble, la plej rimarkinda ŝanĝo okazis ĉe lernantoj. Ŝi diris, ke ĉinaj lernantoj estas diligentaj, kaj kompare kun tiuj antaŭ pli ol dek jaroj nunaj lernantoj havas pli altan nivelon.

"50 el la 108 partoprenantoj en la Internacia Ŝopena Piana Konkurso en julio venas de Ĉinio, kiuj bone ludis pianojn. Mi jam spektis la konkurson."

De post 2020 influate de la kronvirusa epidemio, multaj industrioj, inkluzive de eduko, rapidigis disvolviĝon sur interreto. Nun longdistanca interreta instruo, hejmlaboraĵoj finitaj per videoligo kaj virtuala koncerto jam fariĝis normalaj. La altrapidigo de interreta instruo surprizis Kudryavtseva. Ŝi diris, "Estas tre interesa. Mi neniam imagis ĉi tian manieron de instruado. Per rekta elsendo de poŝtelefono, ni ankaŭ tiamaniere 'gaje prezentas' ĉion. Mi situas en mia hejmo kaj ili en siaj hejmoj. Tiamaniere per ekrano ni rigardas unu la aliajn, unu post unu, kaj poste ĉiuj aplaŭdas.”

Kudryavtseva diris al raportisto, ke tiujn jarojn ŝi atestis la rapidan disvolviĝon de Ĉinio, ankaŭ sentis abundecon de materiala vivo kaj spirito de ĉinoj. Ŝi diris, ke Ĉinio estas ŝia dua hejmo kaj ŝi neniam pensis foreston.


Dividu