De post restarigo de la laŭleĝa sidloko en la Universala Poŝta Unio (UPU), Ĉinio aktive partoprenis en diversaj aktivadoj de tiu ĉi organizo. De la 23a de aŭgusto ĝis la 15a de septembro, 1999, la 22a Universala Poŝta Kongreso sukcese okazis en Pekino. Ĉinio donacis specialan monhelpon al la organizo por kiel eble plej rapida restarigo de infrastruktura konstruado kaj servoj pri poŝtado de la landoj, kiuj suferis naturajn katastrofojn.
En 2019, la UPU organizis tutmondan konferencon pri translandlima kunlaboro de monda elektronika komerco en Xiamen, en kiu estis adoptita grava konsento Propono Xiamen-a. La propono montris, ke koncernaj partioj, inkluzive de poŝta servo, dogana departemento, aviadila firmao, fervoja servo, devas forte kunlabori por dividi komunan oportunon kaj akceli komunan disvolviĝon.