Kalendaro 2022 eldonita de Imperiestra Palaco

Ĝoja Publikigita: 2021-09-21 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Muzeo de la Imperiestra Palaco la 6-an de septembro oficiale publikigis siajn memoraĵojn Kalendaro 2022. La simbola besto de la jaro estas tigro, kiu reprezentas en la ĉina tradicia kulturo bonan aŭguron, pacon, viglecon kaj fieron. La kalendaro prezentas 365 trezorajn historiajn restaĵojn de malsamaj dinastioj, malsamaj specoj kaj malsamaj materialoj rilatajn al tigro. El la kalendaro legantoj povas kompreni sciojn ĉiutage. Unu brila punkto de la nova kalendaro estas en ĝi la tekniko AR (Aldonita realo), kiu revigligis antikvajn objektojn.

Dividu