Ĉina ĉokolada fabriko akcelis komunan riĉiĝon

Ĝoja Publikigita: 2021-09-21 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

"Ĝi estas dolĉa kun feliĉo kaj aromo de la verda teo Longjing."

"Gusto de la ĉokalado estas pika, do certe ĝi plaĉos al hunan-anoj. La produktantoj probable laŭ plaĉoj de ĉinoj produktas ĉokoladojn kun malsamaj gustoj."

"Klakada bombono estas ŝatata de ĉinaj infanoj kaj ĉokolado venas de la okcidento. Oni kunfandis ilin en ĉokoladon, tial mi povas sperti kaj fortan aromon de ĉokolado kaj la klakadon de bombono, kaj tio estas tre freŝa kaj interesa por mi."

Multaj homoj unuafoje gustumis tiel buntajn ĉokoladojn en vilaĝo Miujia de gubernio Jiashan de provinco Zhejiang. Krom ordinaraj laktaj ĉokoladoj, nigraj kaj krudaj ĉokoladoj, estas ankaŭ ĉokoladoj kun la pika gusto kaj la gusto de teo Longjing. Leviĝas parko karakteriza kun kerno de ĉokolada kulturo, sur bazo de produktado de ĉokolado kaj disvolvanta sperton de ĉokolada kulturo.

"Ĉi tie troviĝas arbaro de ĉokolado, kie ni plantis okcidentafrikajn kaj sudamerikajn ĉokoladajn arbojn kaj al turistoj montris la originalan etoson…"

La parolanto nomiĝas Mo Xuefeng. Li estas kreinto de la ĉokolada parko Afición. En 2011 li komencis entreprenon en Ĉinio, fininte sian postdiplomiĝan studadon de la fako de financa ekonomiko en usona Bostona Universitato. Pro propra ŝato al la ĉokolada kulturo kaj kontinua strebo de ĉinoj al altkvalita vivo, li ekfunkciigis en la hejmloko la "ĉokoladan fabrikon", kiu kolektas lernadon, ripozon, amuziĝon kaj feriadon.

"Kolegoj belgaj, svisaj kaj francaj faras esploron kaj ekspluaton. En Ĉinio pli ol cent laborantoj laboras pri turismo, pli ol cent laborantoj laboras pri produktado, do pli ol duono de laborantoj venas de la vilaĝo Miujia. Nia teamo estas kaj internacia kaj moderna, kiel oni ofte diras, la mondo estas plata kaj ebena."

Mo sciigis raportiston, ke konstruo de ĉokolada fabriko postulas tre altan kvaliton de la medio, kio ne permesas industrian poluaĵon en tri kilometrojn ĉirkaŭe la fabriko . Mo memoris, ke antaŭ entreprenigo de la fabriko ĉi tie estis dezerto, sed nun sekve de grandigo de skalo de la parko verdiĝis la najbaro. Samtempe pro la modelo de "turismo plus" la parko aldonis laborpostenojn por vilaĝanoj de Miujia. 26-jaraĝa vilaĝanino Ye Lin diris, ke post sia diplomiĝo ŝi tuj estis dungita de la fabriko. Kaj tre rapide ŝi estis promociita kiel ĉefa administranto de restoracio.

Prezidanto de la ĉokolada parko Afición Mo Guoping sciigis raportiston, ke nun iliaj produktoj jam estas eksportitaj al sudorientaziaj landoj kaj estonte ili eksportos produktojn al la eŭropa merkato.”

La ĉokolada parko reflektas komunan prosperon de Zhejiang-provinco. Laŭ konigo, kolektiva enspezo de la vilaĝo Miujia superis 13,5 milionojn da juanoj en 2020, sesoble ol tiu en 2008, kaj jara enspezo de vilaĝanoj averaĝe superis 50 mil juanojn en 2020, kvinoble ol tiu en 2008. Pro la fabriko de ĉokolado, vilaĝanoj havas pli riĉan kaj dolĉan vivon.


Dividu