Zhang Yugun – lumo por gvidi vojon

Publikigita: 2021-09-28 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

"Pli ol dek geknaboj sidis ĉe kadukaj tabloj fronte al la cementa podio". La scenon Zhang Yugun vidis en 2001 en la elementa lernejo de vilaĝo Heihumiao, kiam Zhang ĵus finis lernadon en normala fako. Pro tio Zhang forlasis planon sin disvolvi en granda urbo kaj elektis resti en la vilaĝo por instruado.

Kondiĉoj de la elementa lernejo en montaro de la ĉina meza landparto estas malfacilaj, kaj la kariera perspektivo estas malpli bona ol en urboj, tial multaj instruistoj ne volas resti tie. Sed Zhang laboris tie 20 jarojn. Kiam mankas instruistoj, li instruis matematikon, ĉinan lingvon, anglan lingvon, sciencon ktp. Liaj multaj lernantoj sukcesis en ekzamenoj por viziti universitatojn kaj ankaŭ iuj finis postdiplomiĝan studadon. Gepatroj de lernantoj emocie diris, "Dank' al Yugun, niaj geknaboj havas esperon."

Brilas la ekstera mondo, sed Zhang Yugun volas servi kiel protektanto de geknaboj en la montaro. "Mi volas esti lumo brilanta la vojon de la geknaboj sur vojo el la montaro."


Dividu