Dolĉa rikoltado sub koncepto de ekologia agrikulturo

Publikigita: 2021-09-28 19:23:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

"Sen tokso kaj kemia sterko ne venos la fruktoj" "Se la fruktoj kaj legomoj ne estus belaj kaj plenaj, neniu volas aĉeti ilin." La geedzoj Ke Jiahua kaj Zhou Xi aŭdis tiajn vortojn el la vilaĝanoj, kiam ili revenis al la kampara hejmo por disvolvi ekologian agrikulturon post diplomiĝo el fama Tongji-Universitato. Zhou memoris, “Nia solvo estas montri la rezulton al ili.”

Estas feliĉa afero, ke homoj povas ĝui fruktojn kaj legomojn kreskintaj sur bona tero, en bona aero kaj kun bona akvo. Precipe de post patriniĝo, Zhou sentis pli grandan respondecon por, ke ĉiu manĝaĵo estu bongusta kaj sana.

Dank' al iliaj klopodoj la fruktoj , pendigantaj sur la branĉoj finfine persvadis ĉiun vilaĝanon. Pli kaj pli multe da vilaĝanoj aliĝis al la ekologia plantado, kio donas vivon kaj viglecon al la 200 muoj da tero. Ke diris, "Nun ni provizas merkaton en urboj per pli ol 30 pecoj da legomoj kaj la kvanto ankoraŭ ne kontentigas postulon." La geedzoj ankaŭ dissendis la rakontojn en la montaro al pli multaj homoj per rekta elsendo por disvastigi koncepton de ekologia agrikulturo, dum ili ricevis pli da mendiloj.


Dividu