Taiping, gvidanto por riĉigo sur stepo

Ĝoja Publikigita: 2021-10-05 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Temante pri la nomo Taiping, multaj paŝistoj fiere levis sian dikfingron kaj diris,“Li estas nia bona interreta famulo”sur la vasta kaj profunda stepo Xilinguole.

Mongola etno Taiping naskiĝis ĝuste sur la stepo, kie situas for de urboj kaj malfacilas komuniko kun la ekstera mondo, tial lokanoj ĝenerale estis malriĉaj. Ankaŭ ne estis varma negoco de butiko de Taiping. En 2017 aperis oportuno. Sciinte platformon de mallongaj videaĵoj Taiping provis sian unuan rektan interretan elsendon. Ĝi daŭris nur 5 minutojn pro nervozeco kaj manko de sperto, tamen Taiping ne forlasis tian elsendon. En libera tempo li lernis de aliaj homoj. Post 7 ĝis 8 monatoj pliboniĝis lia rekta elsendo kaj multaj malnovaj klientoj aparte aĉetis de li sekigitajn bovaĵojn. Pro sincereco kaj diligenteco liaj produktoj estas pli kaj pli bonvenigataj interrete.

En 2018 vendsumo de la interreta butiko de Taiping superis 4,5 milionojn da juanoj. Kaj Taiping ekhelpis lokanojn vendi siajn produktojn. Pro lia helpo, multaj lokanoj plibonigis sian vivon per filmado kaj rekta interreta vendado. Filmetoj kaj rekta elsendo ankaŭ altiris multajn turisojn, tial ekonomio sur la stepo komencis bonan cirkuladon.

"Tio estas valora, ke per rekta vendado interreta ni ĉiuj povos sin liberigi el malriĉeco kaj pli da homoj scios stepajn karakterizaĵojn!" Taiping ridete diris.


Dividu