Harmonia kunekzisto dum diferencoj de civilizacioj

Henggang Publikigita: 2021-10-15 09:33:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 16an de majo 2019, ĉinaj kaj eksterlandaj artistoj montris buntajn kulturojn de Azio

sur la stratoj de Pekino

De la 15a ĝis la 22a de majo, 2019, la Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj kaj ĝiaj koncernaj pli ol 110 interesaj aktivadoj okazis en Pekino kaj aliaj lokoj, kiuj plene montris buntan ĉarmon de aziaj civilizacioj kaj profundajn heredaĵojn de la ĉina civilizacio kaj reflektis komunikadon kaj miksiĝon de aziaj civilizacioj kaj mondaj civilizacioj.

Dum la Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj, Lee Byong-Hyun, tiama prezidanto de la plenuma estraro de la UNESKO, komentis, ke interŝanĝoj kaj reciproka lernado inter malsamaj civilizacioj tre gravas por progreso de la homaro kaj paco kaj disvolviĝo de la mondo. Tio konformas al la origina aspiro de la fondiĝo de la UNESKO.

Ĉinio ĉiam rekomendas interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon inter mondaj civilizacioj. Ĉina prezidanto Xi Jinping iam citis vortojn de franca verkisto Victor Hugo, "La menso de homo estas pli larĝa ol la ĉielo" kaj emfazis, ke "por trakti malsamajn civilizojn, ni bezonas menson pli larĝan ol la ĉielo."

Dividu