Por efika funkciado de cerba centro de UN

Henggang Publikigita: 2021-10-25 15:53:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭ kiam Zhou Tinghua komencis sian laboron en ĝenerala oficejo de la ĝenerala sekretario de UN, ŝi iam laboris en diversaj programoj de la organizo. Riĉa sperto donis al ŝi konon pri la strukturo de UN, kio povas helpi ŝin esti pli kvalifikita por la laboro.

Zhou ĉiutage povas ricevi du ĝis tri centojn da leteroj kaj retpoŝtoj pri diversaj postuloj al la ĝenerala sekretario, ĝenerala vicsekretario, stabestro kaj aliaj altranguloj de la organizo. Ŝia ĉefa laboro estas rapide prilabori ĉi tiujn dokumentojn, determini la prioritaton, verki resumon kaj klasifiki ilin, kaj poste dividi ilin al la koncernaj oficejoj por plua traktado. Por efike plenumi ĉi tiujn taskojn, la laborantoj devas havi klaran diagramon de la sistemo de UN en sia menso, kaj oni devas esti klara pri tio, kiu fako aŭ oficejo respondecas pri kio, kiu devas gvidi la projektan respondon kaj kiu helpos.

Zhou profunde sentis dum sia laboro, ke UN ludas neanstataŭigeblan rolon en konservado de monda paco kaj akcelo por egaleco. “Dum laboro en UN, ni ĉiutage atestas historion en la tutmonda ŝakludo. Tio estas ne nur laboro, sed ankaŭ misio."

Dividu