“Harmonio de diferencoj” kaj “laboru ĝis Pperfekteco”

Ĝoja Publikigita: 2021-10-26 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Julie de 2017 Sun Qian forlasis sciigilon pri akcepto de eksterlanda jura akademio. Duonan jaron post praktiko en agentejo de la Disvolva Programo de la Unuiĝintaj Nacioj en Ĉinio, li fariĝis la oficiala laboranto. Li servis kiel leĝkonsilanto komence, kaj kontrolanto kaj taksanto poste.

Sun Qian

Sun Qian

Kolegoj de Sun venas de Svisio, Italio, Norvegio, Sri-Lankao kaj aliaj landoj kaj havas abundajn kaj vastajn profesiajn spertojn. "Fajrero venas de interpuŝigo" , Sun diris, ke laborantaj homoj en la Unuiĝintaj Nacioj ne timas, nek evitas malsamajn opiniojn kaj la "puŝiĝo" inter pluraj kulturoj utilas al klara esprimo, aŭskulto kaj akcepto de aliaj opinioj. Estas harmonio de diferencoj.

Fine de marto de 2019 la Disvolva Programo de la Unuiĝintaj Nacioj faris trisemajnan enketon kaj takson pri programoj plenumataj en Ĉinio en la pasintaj kvar jaroj. Kunlabore kun kolegoj Sun aranĝis pli ol 80 intervjuojn kaj ĉeloke vizitojn al 8 gvavaj lokoj, meznombre funkciis 6 intervjuoj en ĉiu labortago. Fininte la takson kolegoj de la ĉefstabejo de la Disvolva Programo de la Unuiĝintaj Nacioj sendis remesaĝojn al Sun kaj liaj kolegoj, dirante, ke la pli ol 80 intervjuoj en Ĉinio estas "plej glataj kaj plej bonorganizitaj".


Dividu