Komune konstruu la mondon harmonian kaj belan

Ĝoja Publikigita: 2021-10-26 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Julie de 2021, superis 1 800 la nombro de populacio de ĉinaj sovaĝaj grandaj pandoj, pro kio la granda pando jam fariĝis fragila nivelo en la kategorio de minacataj specioj. Evidente pliiĝis ankaŭ la nombroj de aliaj sovaĝaj animaloj, kiel nordorienta tigro, nordorienta leopardo, azia elefanto kaj niponio. Fine de 2019 la areo de naturaj rezervejoj okupis 18% de tera teritoria areo en Ĉinio, kaj Ĉinio antaŭtempe atingis la celon de 17% de la jaro 2020, laŭ postulo de Biodiverseca Celo Aichi en la Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Biologia Diverseco.

La 30-an de septembro de 2020 en Biodiverseca Konferenco de UN, 2020, ĉina prezidanto Xi Jinping substrekis, “la homoj kaj la naturo formas la komunumo kun komuna estonto”, kaj “oni devas respondeci pri civilizacioj de la homaro, respekti la naturon, observi leĝon de la naturo, protekti la naturon, esplori vojon de harmonia kunekzistado de homoj kaj la naturo, akceli kunaranĝon kaj unuiĝon de ekonomia disvolviĝo kaj ekologia protektado, kaj komune konstrui la mondon prosperan, puran kaj belan.”

Okazis en du periodoj en la ĉina urbo Kunming pintkunveno de gvidantoj de la 15a kunveno de la Konferenco de la Partioj Partoprenantaj en la Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Biologia Diverseco (KDP15) . La unua-perioda kunveno okazis kaj virtuale kaj fizike inter la 11-a ĝis la 15-a de oktobro de 2021. Kaj la dua-perioda kunveno okazos fizike en la unua duono de 2022.

Dividu