Investado por pli pura kaj pli bela mondo

Ĝoja Publikigita: 2021-11-02 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La totala instalita kapacito de generatoro en egipta fotovoltaa Parko Benban okupas la kvaran lokon en la mondo. La programo pri regeneracia energio ricevis investojn el aŭstria banko OeEB, brita investa grupo CDC Group, Azia Infrastruktura Investa Banko (AIIB) kaj aliaj financaj instalaĵoj. En sia deklaro Azia Infrastruktura Investa Banko diris, ke ĝi jam investis al la programo kun la kredito de 210 milionoj da usonaj dolaroj por "helpi Egiption redukti dependecon de petrol-gasa elektroprovizo kaj plenumi sian promeson en la Pariza Interkonsento".

Azia Infrastruktura Investa Banko estas nova banko por multflanka ekspluatado, fondita laŭ iniciato de Ĉinio kaj komune starigita de 57 landoj. Ĝi sin dediĉas al disvolvado kaj konstruado de infrastrukturoj en evoluantaj landoj kaj regionoj, kaj estas la dua granda banko pri multflanka ekspluatado nur post la Monda Banko. Al ĝi la Ĝenerala Asembleo de UN donis la statuson de ĉiama observanto. Lastajn ses jarojn post sia fondiĝo la banko prioritatas investadon al konstruado de verdaj infrastrukturoj.


Dividu