Ĉagrenoj en Tempo de Rikoltado

Ĝoja Publikigita: 2021-11-11 19:08:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vilaĝo Bianqiang situas en la sudorienta parto de la urbeto Baochang, gubernio Taipusi, urbo Xilinguole de la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio de Ĉinio, kaj areas je 18 mil muoj, inkluzive de 7,7 mil muoj da agraro. Tie, estas 508 familioj kun 1 193 loĝantoj, konstante loĝas 460 familioj kun 960 homoj.

De generacio al generacio, la vilaĝanoj sin vivtenas per agrikulturo. Pro severa malvarmo de oktobro ĝis aprilo de la sekva jaro, plantoj, kies kresko daŭras pli ol 120 tagojn, ne povas radiki kaj vivi ĉi tie.

Vilaĝanoj nenion povis fari en la pli-ol-ses-monata ripozado. Kaj ankaŭ la agraro ne estis efike utiligata, tial antaŭ dek jaroj la vilaĝo Bianqiang famiĝis pro sia malriĉeco kaj estis la "vosto" de la gubernio Taipusi. Ĝi tiam havis neniun industrion kaj neniun kolektivan ekonomion, kaj la jara pokapa malneta enspezo de vilaĝanoj nur estis malpli ol 2 mil juanoj.

En 2012, tiama 59-jaraĝa vilaĝano Wan Wencheng estis elektita kiel vilaĝestro. Li kuraĝe ekgvidis vilaĝanojn sin liberigi el malriĉeco. Ili faris planon, redistribuis agrojn, petis kaj efektivigis programojn por helpi malriĉulojn, konstruis vojojn, riparis danĝerajn domojn, konstruis akvokondukan tubaron kaj stimulis membrojn de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) fondi industriajn kooperativojn…

Agroj estis sufiĉe utiligitaj, la kooperativoj pri agrikulturo, forstokulturo, bredado kaj ĉina medikamenta herbo donis stabilajn postenojn al pli ol 400 vilaĝanoj. Enspezoj de vilaĝanoj pliiĝis jaron post jaron.

En la pasintaj dek jaroj la vilaĝo Bianqiang gajnis 29,5 milionojn da juanoj de diversaj programoj kaj enkondukis investojn de pli ol 33 milionojn da juanoj el entreprenoj.

En 2018 la vilaĝo la unua sin liberigis el malriĉeco en la gubernio Taipusi. En 2020 la jara pokapa malneta enspezo superis 20 mil juanojn, kaj kolektiva ekonomio superis milionon da juanoj. Kaj la vilaĝo ne estas la "vosto" de la gubernio, kaj male fariĝis "la kapo de la vico".

Nun estas la tempo por rikolto, sed la vilaĝanoj renkontas novajn ĉagrenojn.


Dividu