Ekspresa aŭtovojo ligas korojn de homoj

Ĝoja Publikigita: 2021-12-07 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭ kelkaj jaroj inĝeniero Yin Heng estis sendita de la kompanio al Srilanko kaj respondecis pri konstruo de ekspresa aŭtovojo por ligi du gravajn lokajn havenojn. Laŭ kolegoj kaj lokanoj, Yin estas ne nur diligenta kaj kapabla inĝeniero, sed ankaŭ helpema amiko. Iutage de julio de 2016, tujakuŝonta edzino de ŝoforo Jishan estis en danĝera stato, devis esti sendita al hospitalo kun pli bonaj kondiĉoj. Sed Jishan ne povis tuj havi la grandan sumon por kuracado. Sciinte tion, Yin en pluvo rapide venis al la hejmo de Jishan kaj donis al li la monon, li ankaŭ persone veturigis aŭton por sendi la edzinon al hospitalo. Poste Yin mondonacis 100 mil rupiojn, egalajn al trimonataj salajroj. Finfine la edzino de Jishan glate naskis bebon.

En tiuj jaroj en Srilanko, Yin kaj kolegoj pentris zebrostriojn sur stratoj por najbaraj mezlernejoj kaj infanĝardenoj, plantis fruktoarbojn por orfejoj, donacis nutraĵojn al loĝantoj suferintaj inundon, kaj pli ol 5 mil lokanoj ricevis ilian helpon.


Dividu