Memfida vivo neniam perdas vojon

Henggang Publikigita: 2021-12-09 16:54:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Wang Meng suferis poliomjeliton en sia unua jaro, kiu kaŭzis paralizon de ambaŭ gamboj. “Mi ofte sentis malĝoja kaj maljusta en la infaneco, kiam mi vidis, ke mi estas malsama kun miaj kunlernantoj”, diris Wang. En sia 18a jariĝo, ŝi komencis trejnadon de radseĝa tabloteniso, kaj naŭ jarojn poste ŝi komencis trejnadon de radseĝa glitŝtonludo.

Wang diris, “Mi opinias, ke por handikapuloj, sporta trejnado estas rimedo de memfida kresko”. En Vintraj Paralimpikoj 2018 en Pyeongchang, Sud-Koreio, Wang, la sola virina sportisto de ĉina teamo de radseĝa tabloteniso, kaj aliaj membroj de la teamo fine venkis la norvegan teamon kaj gajnis ĉampionon. Tiu estas la unua ormedalo de la ĉina delegacio al tiuj paralimpikoj. Nun Wang kaj ŝiaj kunteamanoj okupiĝas pri preparo por la Pekinaj Vintraj Paralimpikoj.

En la trejnejo pendas la slogano “Ĉampiono en Pyeongchang jam eniris en la historion kaj ni akcelas tiun ankaŭ en Pekino.” Wang diris, ke ŝi estas plena de memfido por sukcese daŭrigi la ĉampionecon kune kun aliaj membroj de la teamo en la patrolando, ĉar ili havas ne nur altan interkomprenon sed ankaŭ spiriton de obstina lukto.

Dividu