Li turnis sian vivon sur sledejo

Ĝoja Publikigita: 2021-12-14 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉu vi povas imagi, ke Yan Wen estas handikapulo, kiam vi vidis, ke kun ruĝa sporta kostumo li renversis sian korpon sur blanka sledejo? Daj-etna fraŭlo Yan Wen suferis trafikan akcidenton kaj estis amputita je la maldekstra kruro en la unua klaso de la mezlernejo. "Mi estis tre konfuzita kaj havis neniun ideon pri la estonteco." Oportuno aperis en iu sporta leciono, en kiu instruisto trovis, ke lia naturo tre taŭgas al skio.

"Ni neniam vidis neĝon en Xishuangbanna-a Daj-etna Aŭtonoma Subprovinco." sed Yan decidis fari provon. La trejnejo distanca de la hejmloko je 4 mil kilometroj, kaj tie li renkontis multajn malfacilojn. "Komence mi tute ne adaptiĝis al tiea vetero kun pli ol 20 gradoj ĝis pli ol 30 gradoj sub la nulo post neĝo" Kaj la pli granda defio venis poste. "Dum ekzercado pri forto artefarita membro frotvundis kruron kaj sangis multe." Kuracisto proponis al li ripozon. "Tamen longtempa ripozo kaŭzos postiĝon." Yan ne subiĝis kaj tuj rekomencis ekzercadon post nur dutaga ripozo. "Kvankam ĝi ankoraŭ doloris min, sed ne sangis plu." Post diligenta ekzercado li gajnis la bronzan medalon en la tutlanda ĉampioneca konkurso de altmontara skio por handikapuloj en 2018, kaj unu jaron poste li gajnis la ŝancon partopreni en la monda konkurso. Ĝuste en tiu ĉi konkurso Yan falis de pli-ol-dek-metra platformo kaj rompiĝis je liaj ŝultraj ostoj. "Mi iam pensis pri forlaso, tamen estas pli bone marŝi antaŭen ol malantaŭen."

Yan montris optimismon kaj neŝanceliĝemon spertante ĉiujn ĝenojn kaj per brilaj renversoj respondis mokon de la vivo. Nun li aktive sin ekzercas por la Pekinaj Vintraj Paralimpikoj. Kiel li diris, ke ne malŝparu tempon por malĝojo, sed marŝu antaŭen, tial "estos trovita la perdita vivo."


Dividu