Magiisto de neĝo kaj glacio

Ĝoja Publikigita: 2021-12-28 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

"Aldonu iom da neĝo post kiam fermiĝos la neĝkampo je la 5-a horo posttagmeze por la normala funkcio morgaŭ" , tiel aranĝis laboron Wang Lihong, administranto pri neĝproduktado en neĝkampo en distrikto Chongli de la ĉina norda urbo Zhangjiakou. Wang havas pli-ol-13-jaran sperton pri produktado de neĝo kaj kapablas taksi kvaliton de neĝo per nur sono el glit-tabloj. Li diris, ke neĝkvalito estas scienco, kiu rekte influas sperton de skiistoj. En la lasta tagdeko de oktobro de ĉiu jaro ekfunkcias neĝkampo kaj komenciĝas la plej okupata tempo por neĝproduktantoj. Tiam Wang kaj liaj kolegoj diurne laboras, manĝante kaj tranoktante en la neĝkampo, kaj ne povas reveni hejmen du ĝis tri semajnojn.

Por garantii bonan kvaliton de la neĝo, estas ŝlosile instali neĝkanonojn. Oni devas bone kapti direkton kaj forton de la vento. "Antaŭtempe mi venos al la pinto de monto, restos en vento duonan horon. Nur tiel mi povos precize kapti la direkton de vento kaj eviti lokojn kun malstabila direkto de vento."

En okuloj de kolegoj Wang estas "magiisto de neĝo kaj glacio", tamen komence li "trafis per la vizaĝo en la koton". Iufoje pro manko de sperto Wang falis de ventego el la monta pinto je alto de 500 metroj kaj vundiĝis. Post resaniĝo li revenis al neĝkampo kaj senĉese klopodis. Nun li fariĝis administranto de produkto de neĝo. "Mi ŝatas produkti neĝon, ŝatas la sonon el marŝado sur neĝo kaj ŝatas vidi gajajn skiistojn sur la neĝo."


Dividu