De pinto al alia pinto

Selena Publikigita: 2022-01-26 09:45:29
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Post la 29aj Someraj Olimpikoj en 2008, pluraj personoj el rondoj de sporto, politiko kaj akademio, kredas, ke Pekino denove montros al la mondo brilajn Vintrajn Olimpikojn. Homoj refoje sentos pasion alportitan de Olimpiaj ludoj, kaj la Olimpika spirito solidigos la mondon, kiu alfrontas multajn defiojn.

Dusan Simonovic, prezidanto de Olimpika Komitato de Hercegovino, diris, ke la Pekinaj Olimpikoj en 2008 estas eksterordinaraj. Por ili, ĝi estas historia evento, kaj ili sentas entuziasmon de gastiganto.

Remigio Brunelli, vicprezidanto de Sporta Forumo de Ĉambro de Komerco de EU, diris, ke civitanoj loĝantaj en Pekino denove bonvenigos la Olimpikajn tempojn, kaj li, kiel alilandano en Pekino, sentas sin tre ĝoja por persone sperti tion.

Pollanda skiisto Zbigniew Bródka diris, ke li finos sian profesian karieron en la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, kio estas tre grava evento por li.

Claudio Raimondo, ĝenerala direktoro de la kompanio Mondo China, deziras, ke la Pekinaj Vintraj Olimpikoj eligos brilan lumon pro distinga prezentado de sportistoj kaj konvena organizo de Internacia Olimpika Komitato kaj Pekino.

Urusov Volodymyr, vicprofesoro de Nacia Universitato de Kievo, diris, ke Pekino fariĝos la unua urbo de la mondo, kiu gastigos Somerajn Olimpikojn kaj Vintrajn Olimpikojn. Sukcesa okazigo de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj havas specialan kaj gravan signifon, kiu montras decidemon kaj strebon de la popoloj el diversaj landoj al solidareco, kunlaboro kaj konstruo de pli paca kaj bela mondo.

Dividu