Homoj en mallumo aŭdu kolorojn

Ĝoja Publikigita: 2022-02-08 14:58:12
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La filmoprezentado finiĝis. Sin apogante sur bastono, maljunulo iris antaŭ Lei Ming, firme premis lian manon kaj diris: "Vi tiel bone rakontis la filmon, mi ne eniris en kinejon jam tridek du jarojn, dankon!" Lei Ming estas prezidanto de radioprogramoj en la ĉina orienta urbo Hangzhou kaj de la jaro 2010 servas kiel volontulo por rakonti filmojn al blinduloj.

Por rakonti unu filmon Lei bezonas redakti kaj foj-refoje plibonigi klarigan tekston, ĝenerale necesas tridek-oblo de filma daŭro. Preskaŭ tutan liberan tempon Lei pagis por la publike utila aktivado de filmoj por ĉiuj. Lei diris, "Mi daŭrigos la laboron de volontulo, kiu estas mia trovita laboro en mia tuta vivo."


Dividu