“Aranea-viro” garantias fervojan transportadon por Vintraj Olimpikoj

Ĝoja Publikigita: 2022-02-10 17:15:29
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Guo Feng laboras pri konstruo, protekto kaj administro de elektrizita fervojo, nun li respondecas pri alttensia elektrotransmisia reto de la altrapida fervojo inter Pekino kaj Zhangjiakou kaj garantias funkciadon de la fervojo. Li havas dekjarajn spertojn pri tiu laboro.

Guo laboras ses-metro-alten super la tero. "Tial ni estas titolitaj 'araneaj viroj' ", Guo diris kun rideto. Komence Guo sentis tima rigardante la teron en la aero, "Mi havis formikadon en miaj kruroj kaj piedoj. Mi ne povis esti stabila pro la tremantaj kruroj de vento". Guo diris, ke ĝenerale li laboras en nokto kiam ne funkcias la altrapida fervojo. Li laboras de oka horo vespere ĝis kvara horo ĝis kvina horo matene de la sekva tago, kaj tiel laboras pli ol dek fojoj monate.

La altrapida fervojo inter Pekino kaj Zhang Jiakou longa je pli ol 170 kilometroj estas la grava trafika instalaĵo por la Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022, kaj ligas la du konkursejojn en Pekino kaj Zhang Jiakou.


Dividu