Kial Bing Dwen Dwen plaĉas al la mondo? -Intervjuo kun Cao Xue, respondeculo de desegna teamo de Bing Dwen Dwen

Ĝoja Publikigita: 2022-02-16 14:43:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Cao Xue, profesoro de Kantona Akademio de Belartoj kaj respondeculo de desegna teamo de Bing Dwen Dwen

Cao Xue, profesoro de Kantona Akademio de Belartoj kaj respondeculo de desegna teamo de Bing Dwen Dwen

Lastajn semajnojn en la ferma cirklo de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj antaŭ butikoj kun koncesio pri vendado de vintraj olimpikaj komercaĵoj longe viciĝis diverslandaj personoj por konkure aĉeti maskoton de la Vintraj Olimpikoj Bing Dwen Dwen kaj aliajn komercaĵojn kun koncesio. Kaj ekster la ferma cirkalo antaŭ ĉi tiaj butikoj same viciĝis longe ĉinaj konsumantoj.

Cao Xue, profesoro de Kantona Akademio de Belartoj kaj respondeculo de desegna teamo de Bing Dwen Dwen, diris, ke kvankam li havas fidon pri sia verko de la komenco, tamen estas neatendita "tiel varma furoro" de Bing Dwen Dwen.

Skizo de Bing Dwen Dwen. Fotas Cao Xue.

Skizo de Bing Dwen Dwen. Fotas Cao Xue.

Kontrastoj en unuecon

Cao diris, "Bing Dwen Dwen plaĉas al homoj, kion kaŭzas ne sencela cerba ŝtormo, sed pensoj sur bazo de teorioj kaj strategioj. Homoj opinias ke estas bela Bing Dwen Dwen, kiu sin vestas per glacikovrilo kun glacibendo sur vizaĝo. Malantaŭ la forma beleco estas fundamenta regularo, kaj unu grava regulo estas kontrastoj en unuecon."

"Konstrastoj inter malmoleco kaj moleco, travidebleco kaj ne-travidebleco, nigro kaj blanko kaj la kvinringaj koloroj de glacibendo kaj kontentigis konstrastojn en unuecon vid-estetikan kaj produktis malsamajn tuŝojn de produktaĵoj." Cao diris.

Bing Dwen Dwen, farita el diferencaj materialoj kun malsamaj tuŝ-sentoj, estas malsama kun aliaj olimpikaj maskotoj. Malmola kovrilo pakis haraĵan pandon, nome estas "varma kaj milda" kadre de glacikovrilo laŭ Cao. "Homoj atendas en malvarma vento teni varmon en la du manoj."

Bing Dwen Dwen, kiel momoraĵoj de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, estos donacitaj al gajnintoj de medaloj. Fotas Xue Yubin de Novaĵ-agentejo Xinhua.

Bing Dwen Dwen, kiel momoraĵoj de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, estos donacitaj al gajnintoj de medaloj. Fotas Xue Yubin de Novaĵ-agentejo Xinhua.

Fini grandan taskon post eta peno per lerteco

Cao opinias, ke desegno estas humana zorgo. Tial iu jan desegno estas ne simpla forma beleco, sed "portanto". En la interreta epoko iu ajn produkto povas esti portanto ligi homojn. "Ekzemple, ni komunikigas nin kaj teleregilon kiam ni uzas ĝin, kiu estas viva, ne fiksa."

Cao diris, "Desegno povas fini grandan taskon post eta peno per lerteco, ĉar la finfina interna kerno de desegno estas filozofio. Kaj filozofio, kaj orienta kaj okcidenta, estas interligitaj tra ĉio."

Nederlandaj gajnintoj de la ora medalo sin fotas kun Bing Dwen Dwen dum florceremonio de la virina trimil-metra stafetfinalo de mallongtraka rapidsketado en Ĉefurba Enĉambra Stadiumo en Pekino, la ĉefurbo de Ĉinio. La 13-a de februaro, 2022. Fotas Ju Huanzong de Novaĵ-agentejo Xinhua.