Aliĝo de 300 milionoj da ĉinoj al vintraj sportoj prosperigas rilatan industrion

Publikigita: 2022-02-18 20:19:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la ĵus pasintaj ferioj de Printempa Festo, neĝaj kaj glaciaj sportoj fariĝis modernaj manieroj de ĉinoj por amuzado.

La rapida kresko de la entuziasmo pri neĝaj kaj glaciaj sporto ŝuldiĝas alla Pekinaj Vintraj Olimpikoj. La disvolviĝo de neĝaj kaj glaciaj sportoj en Ĉinio ne havas tiel longan historion. En pasinteco, la sportoj ne tiel populariĝis. Dum kandatigo por gastiganto de la Vintraj Olimpikoj, Ĉinio faris solenan promeson, ke aliĝos 300 milionoj da ĉinoj al vintraj sportoj. De la sukceso en kandidatigo en 2015 ĝis oktobro en 2021, la nombro de partoprenantoj en vintraj sportoj atingis 346 milionojn. La stadionoj, instalaĵoj kaj servoj senĉese pliboniĝis, kaj la konsumado de servoj de tiuj sportoj fariĝis nova punkto de ekonomia kresko.

Krome, diversaj lokoj de la lando aktive serĉas ŝanĉojn dum la Vintraj Olimpikoj, forte disvolvi vintran turismon kaj aktivigi la industrion de restoracio, hotelo kaj nemateria kultura heredaĵo. En Interna Mongolio estas pli ol 130 neĝglaciaj programoj, inkluzive de vintra karnavalo, vintra sportkonkurso kaj aliaj karakteriaj aktivadoj.

La donitaĵoj montris, ke la totalo de la ĉina neĝglacia industrio kreskis de 117,7 miliardoj da juanoj en 2013 ĝis 700 miliardoj da juanoj en 2021. La industria sistemo jam fortiĝis kaj la disvolviĝo de la industrio havas grandan potencialon. Laŭ donitaĵo de la Ĉina Turisma Akademio, ĝis 2025 la nombro de vojaĝoj de vintra turismo superos 50 milionojn kaj la enspezo de vintra turismo superos 1,1 duilionojn da juanoj. Tio estos dividend de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj por la ĉina ekonomio.

Dividu