“Pro neĝglaciaj sportoj mi estas juna por ĉiam”

Ĝoja Publikigita: 2022-02-22 08:41:59
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Wen Yanhong estas 52 jara instruisto en elementa lernejo de urbo Zhang Jiakou. Krom instruado ŝi havas alian taskon. "Mi fotas kaj filmas trejnadon, aktivadojn kaj konkursojn de lernantoj pri sportoj de neĝo kaj glacio kaj poste faras videaĵojn kiel helpajn materialojn al sportaj instruistoj.” Vidinte, ke lernejanoj gaje ĝuas neĝglaciajn sportojn, Wen mem volas provi tiajn sportojn. "Por geknaboj estas facile lerni la sportojn, sed mi jam aĝas pli ol 50 jarojn, dum lernado mi foj-refoje falis. Mi ne rezignis, se mi falis, do mi restaris kaj daŭris…Finfine mi ellernis la sporton.” Pro neĝglaciaj sportoj Wen kreskas kun la lernejanoj. "Per persona provo mi povas senti la ĉarmon de la sportoj." Wen diris, ke post sia emeritiĝo ŝi daŭre popularigos la neĝglaciajn sportojn. "Pro neĝglaciaj sportoj mi estas juna por ĉiam”.

Dividu