Eksponejoj de ĉina tradicia medicino kaj medikamento en Vintraj Olimpikoj fariĝis novaj fenestroj de reciproka lernado inter civilizacioj

Ĝoja Publikigita: 2022-02-22 15:10:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Troviĝas en Ĉefa Mediata Centro de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj Ĉina Medicina Kultura Spaco, kiu areas cent kvadratajn metrojn kaj estas plena de scienc-teknika etoso. Tie sekvante ludanton en granda ekrano de artefarita inteligento homoj sin ekzercas en tajĝiĉuano, aŭ malkovras misteran skatolon de ĉina tradicia medicino kaj medikamento, aŭ spektas tridimensiajn prezentadojn de meridianoj kaj akupunkturaj punktoj…

Thomas Bach, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, la 11-an de februaro, vizitis kvartalon de “deksekunda” sperto de ĉina tradicia medicino kaj medikamento en Yanqing-a Vintra Olimpika Vilaĝo.

Thomas Bach, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, la 11-an de februaro, vizitis kvartalon de “deksekunda” sperto de ĉina tradicia medicino kaj medikamento en Yanqing-a Vintra Olimpika Vilaĝo.

Troviĝas en Pekina Vintra Olimpika Vilaĝo kaj Yanqing-a Vintra Olimpika Vilaĝo ankaŭ lokoj por "deksekunda" sperto de ĉina tradicia medicino kaj medikamento. Ili kune kun la Ĉina Medicina Kultura Spaco estas specialaj aranĝoj de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, ankaŭ unuafoje amase montras ĉinan tradician medicinon kaj medikamenton en mondnivelaj konkursoj.

La Ĉinan Medicinan Kulturan Spacon dezajnis kaj instalis Ĉina Akademio de Ĉinaj Medicinaj Sciencoj kaj eminentaj ĉirilataj entreprenoj. Respondeculo de la labor-teamo diris,"Ni esperas, ke oni vidos la ĉinan tradician medicinon kaj medikamenton kun profunda enhavo, ankaŭ modernan, kreeman kaj progresantan laŭ la epoko. Laŭ tio ni dezajnis la spertejon."

Krom montriĝo kaj spertado, per akupunkturo kaj masaĝo ĉina tradicia medicino kaj medikamentoj garantias sanon, kuracas vundon kaj mallacigas sportistojn dum la Olimpikoj. Brazilaj sportistoj diris: "Estas mojosa la ĉina tradicia medicino kaj medikamento. En ekzercado ni ofte ricevas kuracadon de mesaĝo kaj kupado, kiuj estas ege efikaj!”

Rilata respondeculo de Ĉina Akademio de Ĉinaj Medicinaj Sciencoj diris, "Ni dezajnis kaj instalis spacon por montri ĉinan medicinon kaj medikamenton, ankaŭ sendis proksimume cent kuracistojn por doni sanigan servadon en la ferma cirklo, inkluzive de regula nukleacida testo, urĝa savo 120, kaj cetere provizis sportistojn per konsilioj de nutraĵoj laŭ ĉinmedicinaj teorioj."

Volontulo en spertejo pri ĉina tradicia medicino kaj medikamento en Yanqing-a Vintra Olimpika Vilaĝo Si Tianzhuo diris, "La spertejo montras ne nur rezultojn de ĉina tradicia medicino kaj medikamento, sed ankaŭ ĉinan bildon. Mi esperas, ke diverslandaj sportistoj ĉi tie komprenos la ĉinan tradician medicinon, kaj poste komprenos Ĉinion."

Ĵurnalistoj sin ekzercis en tajĝiĉuano de Chen-stilo sekvante ludanton en granda ekrano de artefarita inteligento.

Ĵurnalistoj sin ekzercas en tajĝiĉuano de Chen-stilo sekvante ludanton en granda ekrano de artefarita inteligento.


Dividu