De la 2a ĝis la 4a de marto la torĉa stafetado de la Pekinaj Vintraj Paralimpikoj okazas en Pekino, Yanqing kaj Zhangjiakou. Ĝi estas dividita en tri partoj: fajrokolekto, fajro-kuniĝo kaj torĉa stafetado. La 2an en la Ĉiela Altaro okazis ceremonio de 9-direkta fajrokuniĝo por formi la oficialan fajron de la Pekinaj Vintraj Paralimpikoj.