Bonodoras bruna teo

Ĝoja Publikigita: 2022-03-08 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Bruna teo bongusta kaj bonodora estas la teospeco, kies konsumkvanto estas plej granda en la mondo. La monde unua bruna teo originis de ĉina Wuyi-monto (武夷山), estis nomata Zhengshan-Xiaozhong (正山小种), kaj havas la historion de pli ol kvar cent jaroj.

Laŭ strukturo de la ĉina ideogramo茶 (teo), homo (人) troviĝas inter herbo (草) kaj arbo (木), kio signifas, ke ĉiu folio de teo ĉerpis kremon de la tero kaj la ĉielo. Estas lerteco teon produkti kaj gustumi, ankaŭ sinteno de la homaro alfronta la naturon kaj la vivon.

Dividu