Konsilio de UN pri Homaj Rajtoj diskutis pri protekto de rajtoj de vundeblaj grupoj

Pluveta Publikigita: 2022-03-09 17:40:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 7an de marto laŭ la projekto prezentita de Ĉinio en 2021 la 49a sesio de la Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj okazigis seminarion pri fortigo de teknologia kunlaboro kaj protekto de rajtoj de vundeblaj grupoj dum epidemio kaj ekonomia revigligo.

Eksterlandaj Aferoj respondeca pri homaj rajtoj, faris paroladon dirante, ke Ĉinio persistas en tio, ke la popolo kaj la vivo ĉiam troviĝas sur la unua loko. Ĉinio plenforte respondas al la novkronvirusa epidemio kaj samtempe alte atentas la protekton de la rajtoj de la vundeblaj grupoj dum la epidemio. Ĉinio alvokis al ĉiuj flankoj alte atenti kaj garantii diversajn bazajn homajn rajtojn, plene prikonsideri postulojn de specialaj kaj vundeblaj grupoj, plirapide efektivigi kontinuigeblajn projekton de 2030, efike altigi la garantian nivelon de la rajtoj de la vundeblaj grupoj kaj fortigi teknologian helpon kaj kapablon.


Dividu