La 8-an de marto laŭ la loka tempo, usona prezidento Biden anoncis malpermeson de importo de rusa nafto kaj naturgasa energio. Krome, ankaŭ Britio lastatempe anoncis, ke ĝi laŭgrade ĉesos importadon de rusaj nafto kaj naftaj produktoj ĝis la fino de 2022, por plifortigi sankciojn kontraŭ Rusio. La prezoj de kruda petrolo trafis sian plej altan nivelon ekde 2008, kiam merkataj zorgoj pri provizo plifortiĝis. En la sekvaj tagoj, la internaciaj naftoprezoj falis, sed ili ankoraŭ funkcias je altaj niveloj.