Hu-peniko

Ĝoja Publikigita: 2022-03-15 14:05:06
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Baze necesas peniko, inko, papero kaj inkoplato por ĉinaj tradiciaj skribado kaj pentrado. Hu-peniko estas mane produktita en Huzhou-urbo de Zhejiang-provinco, sudorienta Ĉinio. Necesas pli ol cent malgrandaj procezoj por produkti la Hu-penikon.

La plej kompleksa kaj ŝlosila procezo estas, ke en akvopelvo oni harojn lavas, selektas kaj ordigas, nuligas netaŭgajn harojn kaj preparas duonfinitan pinton.

Kaj la alia grava procezo estas senkremigi radikojn de haroj per kalkakvo. Kaj necesas longtempe sekigi pintojn de haroj en la suno. Ju pli da tempo, des pli blankaj ŝafharoj, per kiuj oni faras Hu-penikon, kio estas karakterizaĵo de tiu arto.

Dividu