Qinghai-Tibeta Altebenaĵo estas la ĉefa produktejo de tibetaj medikamentoj, inkluzive de la valoraj ĉina raŭpofungo, bulbo de fritilario, pseŭdoginsengo, tubero de gastrodio kaj brilglata ganodermo. En Ĉinio troviĝas ĉirkaŭ tri mil specoj de tibetaj medikamentoj.
La tibeta farmacio enhavas teoriojn pri farmacioj de la ĉina tradicia medicino, la hinda medicino kaj la araba medicino, kaj opinias, ke farmaciaĵoj rilatas al la kvin elementoj, nome, metalo, ligno, akvo, fajro kaj tero, kiuj laŭ antikvaj ĉinoj konsistigas la fizikan universon.