Ruinoj de unua ĉefurbo de Yuan-dinastio

Ĝoja Publikigita: 2022-03-29 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la stepo Jinlianchuan de Interna Mongolio en la norda landparto de Ĉinio, troviĝas ordinara urbeto, kiu sed fakte estas la loko de la plej frua ĉefurbo de la Yuan-dinastio, nome Shang-du (ĉine元上都angle Xanadu). Marco Polo nomis ĝin en sia libro Vojaĝoj de Marco Polo Shandu.

Shang-du estas la ruinaro de la ĉefurbo de la ĉina historia reĝimo Yuan-dinastio (1271 – 1368), kie surtroniĝis ses imperiestroj de la dinastio, inkluzive de la fondinto de la dinastio Kublai (1215 –1294). La ruinaro situas najbare sude de rivero Shangdu, norde de monto Longgang, estas ĉirkaŭita de la vasta stepo Jinlianchuan, kaj formiĝis la aranĝo, ke la palacaj ruinoj situas centre kaj el ili radias aliaj ruinoj. Troviĝas kaj konstruaĵ-amasoj de lignaj palacoj kaj temploj kaj konstruaĵoj en tradiciaj jurtaj formoj. La ruinaro estas ekzemplo sukcese kunigi paŝtajn kulturojn de stepo kaj agriluturajn kulturojn de la Centra Ebenaĵo, t.e. la meza kaj malsupra baseno de la Flava Rivero.

La 29-an de junio, 2012, kiel monda heredaĵo, Shang-du, la ruinaro de la ĉefurbo de la Yuan-dinastio estis enlistigita de la UNESKO.


Dividu