Rakontoj pri ekonomia kunlaboro inter Ĉinio kaj EU

Publikigita: 2022-04-01 19:37:06
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Kun la nomo de suda pordo de Eŭropo, greka haveno Piraeus estas la unua plej granda haveno de Mediteraneo. Dum la financa krizo de la tuta mondo antaŭ 14 jaroj, la haveno iam falis en malfacilon kaj estis proksima al la fermiĝo. Sub helpo de kapitalo kaj administraj spertoj el Ĉinio, la haveno jam revenis al la vigleco. Ĝia loko en listo de la trafiko de havenoj de la tuta mondo saltis de la 93a en 2010 ĝis 26a en 2021.

Konstantinos Grivas, vicprofesoro pri geopolitiko, Greka Milita Insitituto, diris, ke Ĉinio faras gigantan klopodadon por pligrandigi sinergiajn trajtojn de la eŭraziaj landoj kaj mi pensas, ke Ĉinio decideme laboras por la tutmonda stabileco kaj paco.

En 2021, la komerca enspezo de la haveno Piraeus atingis 154,2 milionojn da eŭroj, pli multe je 16% kompare kun la antaŭa jaro, kio montris la plej altan nivelon de profito de tiu ĉi haveno.

En Ĉinio la investo el Eŭropo ankaŭ rakontas brilan kungajnan kunlaboron, ekzemple la veturila fabrikanto Audi, kiu vendis pli ol sep milionojn da veturiloj en Ĉinio. En la pasinta februaro, la entrepreno kune kun ĉina firmao Faw komencis programon de produktado de akumulatora veturilo kun la totala investo de pli ol 20 miliardoj da juanoj. Dum helpo al la altnivela disvolviĝo de Ĉinio, Audi ankaŭ maksimumigas siajn proprajn interesojn.

Joerg Wuttke, prezidanto de la Komerca Ĉambro de Eŭropa Unio en Ĉinio, diris, ke mi havis la privilegion atesti la plej grandan ekonomian renormaliĝon en la monda historio. Tiu estas pli forta Ĉinio. Ĝi estas pli diversa kaj pens-malferma Ĉinio en iuj kampoj. Mia anticipo estas, ke Ĉinio kreskos kaj esence fariĝos bona kaj respondeca koncernato, kiu neniam malaperas.

En la kampo de duflanka komerco, anstataŭ Usono,Ĉinio fariĝis la plej granda komerca partnero de la Eŭropa Unio. En 2021 la duflanka varkomerca sumo atingis 828,1 miliardojn da usonaj dolaroj, la novan alton en la historio. En la unuaj du monatoj de tiu ĉi jaro, la EU denove estis la plej granda komerca partnero de Ĉinio.

Urusov Volodymyr,vicprofesoro de historia fakultato de Nacia Universitato de Kievo Shevchenko, diris, “De post eksplodo de la novkronvirusa pandemio, Ĉinio liveras fortan subtenon por stabileco de tutmondaj produktaj kaj provizaj ĉenoj per sia superforta nefleksebleco de proviza ĉeno, kaj donas sekureco al investantoj de la EU kaj tuta mondo.”

Sed kompare kun la totala kvanto de ĉina kaj eŭropaj ekonomioj kaj kvanto de duflanka komerca, la skalo de investo inter Ĉinio kaj Eŭropokun totala kvanto de 250 miliardoj da usonaj dolaroj ankoraŭ estas malgranda kaj havas kreskan potencialon. En fino de 2020 Ĉinio kaj la EU plenumis intertraktadon pri la Ampleksa Interkonsento pri Investo inter Ĉinio kaj la EU. Tio estas favora al la duflanka ekonomia kunlaboro, sed pro politika kialo de la EU, la aproba procezo estis blokita unuflanke.

Michael Borchmann, eksa ĝenerala direktoro pri eŭropaj kaj internaciaj aferoj de Hesse-Darmstadt, Germanio, diris, “Antaŭ fino de la intertraktado, Usono kaj ĝiaj sekvantoj en la Eŭropa Parlamento intencis obstrukci atingon de la konsento. Post malvenko de la intenco, la fortoj en la EU plenumis provokajn sankciojn kontraŭ Ĉinio laŭ mia opinio. Pri tio, Ĉinio nepre prenis necesajn kontraŭagojn por ataki la parlamentanojn, kiuj kontinue faris kontraŭĉinajn agojn."

Antônio dos Santos Queirós, esploristo de Lisbona Universitato, diris, “Ĉinio kaj Eŭropo esperas liveri merkataliron unu al la alia per pli da oportuno kaj redukti obstalon de investo sub atingo de la Ampleksa Interkonsento pri Investo. La interkonsento antaŭenigos renormaliĝon de eŭropaj ekonomio kaj industrio en la kampoj de trafiko, medicino, epikaĵo, telekomunikado, kemia industrio kaj aliaj.”

Urusov Volodymyr, icprofesoro de historia fakutato de Nacia Universitato de Kievo Shevchenko, diris, “Ampleksa Interkonsento pri Investo inter Ĉinio kaj la EU ne nur donis atenton al tradiciaj enhavoj kiaj merkata licenco de kaj protekta sistemo de investo, sed ankaŭ injektis novajn artikolojn, kiaj estas normoj pri medio kaj dungado, protekto de intelekta proprieto, ŝtatana traktado de diversaj entrepenoj. Tiuj apartenas al la regularo de novtipa investo de la 21a jarcento kaj montris direkton por disvolviĝo de la tutmonda regularo pri investo en estonteco".

Dividu